Kulturvario

Osteospermum 'Pink Whirls'
Kulturvario selektita pro siaj intrigaj kaj kolorplenaj floroj

Kulturvario (ankaŭ kultivaro; latine cultivarkultivovario [1]) estas selektita formo de planto (inkludante arbojn), kiu konstante devias de aliaj formoj, apartenantaj al la sama specio, la sama subspecio aŭ eĉ la sama botanika vario (varietas). Tiel oni parolas pri diversaj kulturvarioj laŭ diversa rezistemeco (kontraŭ malsaniĝo), maturiĝa tempo ktp.

La kulturvario egalas al nocio „formo” (forma) ĉe sovaĝaj organismoj, kiu ne estas grava sistematika unuo, ĉar ĝi signifas nur ian kvantan diferencon (formo, grandeco de folio: Vicia villosa f. latifolia; lanuga vicio kun elipsa folio).

Inter la taksonoj, la konvario (convarietas) egalas al subspecio de la sovaĝaj organismoj.(=kultivita subspecio). Tiel la vito havas tri konvariojn: convar. mediterranea, convar. alemannica, convar. byzantina).

  1. Kultivovario laŭ PIV