Biodizeloleo estas biomasdevena brulaĵo (biobrulaĵo), farita el naturaj vegetalaj (inkludante algaj) aŭ animalaj grasaĵoj kaj oleoj, ne el petrolo. Ĝi povas esti uzata en dizelolaj motoroj.
Ĝi estas favorita de ekologiistoj pro ties daŭrivo kaj tre malplia poluo, ĉefe rilate 1° kombinaĵoj malutilaj je sano 2° forceja efiko, acidaj pluvoj, kaj malkonstruo de ozon-tavolo. Ankaŭ ekonomiaj, kaj politikaj kialoj ludas, ĉar ĝi eblas la landon kiu uzas ĝin produkti ĝin sur sia propra grundo, kaj tiel esti malpli dependanta de nafto-merkato, kaj ankaŭ minaco de ties venonta elĉerpiĝo.
Preskaŭ ĉiujn vegetalajn oleojn eĉ nemanĝeblajn oni povas uzi por produkti biodizeloleon. En Brazilo, la ĉefa fonto al tio estas ricinosemo.