Tetrarkio

Tetrarkiotetrarĥio (el la greka τετρα, t. e., "kvar" kaj αρχη, "rego, estraro") estas sistemo de regado adoptita en Romia Imperio de imperiestro Diokleciano en 293, kaj kiu daŭris ĝis 324. En tiu sistemo, estas kvar estroj en Romia imperio, du en Okcidento kaj du en Oriento. La du ĉefaj estroj de imperio ricevis la titolon Aŭgusto kaj la vicestroj ricevis la titolon Cesaro. La cesaroj devis obei kaj helpi la aŭgustojn kaj anstataŭigi ilin kiam ili mortos.