Kvestoro

Kvestoro (Quaestor) estis administranto de la regna trezoro ĉe la antikvaj romianoj.

En la moderna tempo li estas komisiito zorgi pri elspezoj de parlamento, universitato aŭ de similaj institucioj.

En Italio li estas policestro de provinco aŭ de granda urbo.