Kanolo

Kanolo (el la angla Canola) referencas kaj al manĝebla oleo (konata ankaŭ kiel kanololeo) produktita el la semo de ajna el kelkaj variantoj de la kolza planto, nome ties kulturvarioj. La tri uzataj estas kolzo (Brassica napus L.), kampara mustardo/napa kolzo (Brassica rapa subsp. oleifera, sin. B. campestris L.), kaj B. juncea. Konsumo de oleo estas ofta kaj, malkiel kolzo, ne kaŭzas damaĝon al homoj kaj al gregaro. Ĝi estas ankaŭ uzata kiel fonto de biodizeloleo. Kanolo estis bredata nature el la kolzo ĉe la Universitato de Manitobo, Kanado, fare de sciencistoj Keith Downey kaj Baldur R. Stefansson komence de la 1970-aj jaroj.